Nova numero de "Esperantista Tribuno"

HeKo 309 2-B, 4 sep 06

La ĵus aperinta numero 20 de “Esperantista Tribuno” prezentas la riĉan agadon de la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirchev” — Razgrado (Bulgario) dum la lasta jaro. En la 16-paĝa bulteno la enhavo estas fokusita al la tagoj de la esperanta kulturo “Abritus” (okazinta pasintan junion) en kies kadroj okazis ankaŭ la internacia literatura konkurso EKRA, al la donaco de pli ol 300 titoloj el la librokolekto de prof. Canko Ignev al la biblioteko de la Domo, al la aĉeto de nova propra sidejo, al pluraj aranĝoj kaj la okazintaj kursoj en Razgrado. Ne mankas paĝo pri nia sano. Bukedo el verkoj partoprenintaj en la internacia literatura konkurso EKRA fermas la enhavon.

Ekzemplerojn de “Esperantista Tribuno” eblas mendi ĉe Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirchev”, str. Sv. Kliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad (Bulgario), retadreso .

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.