Nova printempo kun nova Konsulo

HeKo 4-C, 17 mar 20

Unu el la parlamentanoj de la Esperanta Civito alvenintaj al Budapeŝto ĉi-semajne ne povis trapasi la doganejon: temis pri la unusola aziano, nome la Konsulo. La baldaŭ emerita Konsulo insistis pri lia rajto enveni, ĉar la hungaraj aŭtoritatoj ne informis pri ĉi tiu abrupta blokado al eksterlandanoj la svisan flugokompanion en Zuriko, de kie li veturis (sub la svisa flago) post longa vojaĝo el Tokio.

Fine la polico konsentis nur ke la ĉeestantaj gesenatanoj (inkluzive de la opozicia grupestro) almenaŭ renkontu lin en la transita areo. Dum la renkonto la eliranta Konsulo, c-ano Giorgio Silfer, transdonis formale siajn povojn al la nova, c-ano Riichi Karibe. La Konsuloj konstatis ke c-ino Anna Bartek estas la nova Blanka grupestro kaj c-ino Lorena Bellotti la Verda grupestro en la Senato (kun c-ano Frederiko Nimubona vicgrupestro): kun ili la nova Konsulo interkonsiliĝos por fiksi la daton de la sekva parlamenta sesio.

Tial ke neniu forumano pli frue esprimis sin kontraŭ la rezulto de la skrutinio, la elektitoj estas konfirmitaj. Tial ke neniu senatano pli frue esprimis sin kontraŭ la anoncita propono de Kapitulo, la nova Kapitulo estas elektita.

Per tiuj esencaj konstatoj la ekzekutiva kaj la leĝodona povoj estas nun oficorajtaj. Neniu decido estis prenita pri aliaj punktoj en la tagordoj. Interalie la Kortumo ne estis reelektita. La mandato de la nova Parlamento kaj de la Kapitulo ekos la 20an de marto 2020, kiel planite. Tiu de la justica povo daŭros ĝis la venonta Foruma sesio, espereble ankoraŭ en 2020.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.