Nova programo en la Januara Monatfino

HeKo 468 8-B, 25 jan 11

Pro subita akcidento al sia edzino, c-ano Francisko Degoul bedaŭrinde ne povos gvidi la Kulturan Monatfinon de KCE en Ĉaŭdefono, 29-30 januaro 2011.

La programo daŭre antaŭvidas la Asembleon de Kultura Centro Esperantista, je 10h00 matene en dua kunvoko. Posttagmeze, la ĉeestantoj koncentriĝos al la strukturo kaj laborprojektoj de la lernejo.

Specialan atenton ricevos la progreso de LTSEC, la lingvotesta sistemo de la Esperanta Civito, inspirita de KEFR, Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Studgrupo ekzamenos didaktikajn materialojn, utilajn por la lingvotestado. Interalie okazos la unua esperanta apliko de la ludkartaro “Emocioj” kaj (probable en Eŭropo) la unua esperanta apliko de kamiŝibajo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.