Nova strukturo por la redakcio de LF

HeKo 626 5-B, 14 dec 16

Inter la ĉefredaktora nivelo kaj la kunlaborantaro la kultura revuo “Literatura Foiro” havas ekde nun etan stabon el fakaj redaktoroj, precipe pri la temoj ekster beletro. La redaktoroj helpas ankaŭ al la ellaborado de la redakta strategio ĝenerale.

Hodiaŭ vespere kunvenis skajpe, sub la kunordigo de c-ano Zlatoje Martinov, gec-anoj Perla Martinelli (asista redaktoro, grafiko), Marie-France Conde Rey (kino), Giorgio Silfer (teatro), Fernando Pita (lingvistiko). Ne povis alesti c-ano Carlo Minnaja (recenzoj).

Dum preskaŭ tuta horo la kunveno diskutis pri la kovropaĝoj kaj la koncerna esea enhavo en la 48a jarkolekto, kies unua numero (februaro 2017) estas jam pli ol duone preta. Estis diskutata la partopreno de LF-redaktoroj en filmofestivaloj (kiel tiu femina apud Parizo), la funkcio de la lingvistika redaktoro (c-ano Pita okupas la lokon kiu estis de István Szerdahelyi kaj poste, ankaŭ tra “Planlingvistiko”, de Jouko Lindstedt kaj György Nanovfszky), la rolo de la esperanto-teatro.

La redaktora kunveno okazos kun almenaŭ monata kadenco, laŭ kunvoko de la ĉefredaktoro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.