Nur semajnon post IJK ekis krizo en Togolando

HeKo 660 5-A, 6 okt 17

Tre bonŝanca estis la TEJO-kongresanoj, ĉar nur kelkajn tagojn post IJK, la 19an de aŭgusto, ekis amasaj demonstracioj kaj strikoj en Togolando, kaj specife en Lomeo.

La mobilizo de la politika opozicio, gvidata de Tikpi Atchadam, celas la revenon al la konstitucio de 1992 en sia origina teksto, la voĉrajton por la togolanda diasporo, la liberigon de politikaj arestitoj kaj, ne laste, la demision de la nuna prezidento, Faure Gnassingbé.

La nodo de la krizo, en Togolando same kiel aliloke en Afriko, situas en la rekandidatiĝo de la eliranta prezidento, kiu jam akumulis pli ol du mandatojn, nome en la deziro de tiuj ŝtatestroj daŭri kiel monarkoj.

“Togolando estis konsiderata unu el la plej stabilaj kaj trankvilaj landoj en Afriko, ĝis nun” komentarias ambasadoro Leonardo Baroncelli, kiu sekvas la evoluon de la kontinento kiel konsilisto ĉe la Kapitulo de la Esperanta Civito. “Hodiaŭ la ĉefaj stratoj de Lomeo ŝajnas batalkampo: barikadoj, detruitaj pavimoj, vandaligitaj veturiloj, brulantaj pneŭmatikoj…” Sed dum la monato septembro gravaj perturboj, kun diversaj viktimoj, okazis ankaŭ en provincaj urboj.

La esperantlingva komunumo en Togolando, unu el la plej nombraj en Afriko, ŝajne ĝis nun ne suferis.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.