Nur ses vivantaj esperantistinoj diligente kolegas

HeKo 670 6-A, 22 jan 18

Nur ses virinoj situas inter la 52 vivantoj en la libro “Nia diligenta kolegaro”, kiu ampleksas ducenton da plej gravaj esperantistoj en la mondhistorio, laŭ la opinio de la eldonejoj (Sezonoj en Rusio kaj LEA en Litovio).

Ili estas Ursula Grattapaglia, Mireille Grosjean, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Perla Martinelli kaj Spomenka Ŝtimec. Nur unu el ili ĉeestas kun sia edzo: Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli formas la solan vivantan paron en la listo de niaj eminentuloj. Mankas, unuflanke, s-roj Grattapaglia kaj Lelarge (Kováts); aliflanke s-inoj Bodnarová (Steele) kaj Löwenstein (Corsetti), interalie. Kaj forestas entute la paro kiu motoras Sezonojn: Aleksandro Korĵenkov kaj Halina Gorecka. Rimarkinda modesteco.

En la kvindeko da vivantoj, almenaŭ kvinono havas la esperantan civitanecon. La hungara estas la plej ofta ĉefa eduklingvo (ses kazoj), kaj ankaŭ la plej ofta ŝtataneco. La plej maljuna “diligentulo” naskiĝis en 1924, la plej juna en 1979.

La enciklopedieca libro, pli ol 500-paĝa, estos surmerkatigata ekde la venonta monato.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.