Nur tra HeKo kaj per retadreso validas interna komunikado

HeKo 674 9-C, 23 mar 18

La Konsulo (kaj ĉiu instanco kiu rekte dependas de li ene de la Esperanta Civito) skribe komunikas nur per retmesaĝoj tra la propra domajno, aŭ tra la oficiala novaĵagentejo HeKo.

Ekster HeKo, normigaj tekstoj (leĝoj, direktivoj, dekretoj ktp) estas dissendotaj ne ene de la retmesaĝo mem, sed kiel aneksita dokumento.

Skajpo ne estos plu uzata por sendi skribajn mesaĝojn, sed nur por parolaj konversacioj kaj telekonferencoj. Ĉiukaze, neniu skriba mesaĝo tra skajpo havas oficialan valoron.

Neniu socia reto (unuavice Facebook), nek twitter, Instagram, ktp estas uzata por komunikado. Se vi trovas ion ajn en tiuj virtualaj lokoj je la nomo de la Konsulo aŭ de instanco de li dependa (Kapitulo, legacioj, Lingva Komitato ktp), probable vi estas leganta ion apokrifan.

La aktivuloj kadre de la ekzekutiva povo estas afable invititaj konformiĝi al la supra proceduro.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.