Nur unu virino en la estonta UEA-estraro

HeKo 529 6-A, 2 apr 13

Nur dek personoj konkuros por la ok postenoj en la estraro de Universala Esperanto-Asocio, elektota post preskaŭ kvar monatoj en Islando. Inter ili nur unu virino: s-ino Barbara Pietrzak, nuna ĝenerala sekretario.

El la eliranta estraro rekandidatiĝos nur du personoj: Amri Wandel kaj Stefano Keller (ĉi-lasta ĵus demisiis de la estraro de Svisa Esperanto-Societo, ŝajne pro konflikto kun la kunprezidantino, Mireille Grosjean).

Pli ol duono de la kandidatoj loĝas ekster Eŭropo: Mark Fettes (Kanado), Lee Jungkee (Koreio), Orlando Raola (Kubo), Martin Schäffer (Meksiko), José Antonio Vergara (Ĉilio) kaj la menciita israelano. En Eŭropo loĝas la restantaj: Stefan MacGill (nov-zelandano en Hungario) kaj Johan Derks (nederlandano en Serbio).

Laŭ tiu listo, liverita de la Elekta Komisiono, ne aperas alternativo al la prezidado de Mark Fettes. La sola interesa demando estas ĉu la du “opoziciuloj”, nome Derks kaj Schäffer, estos elektitaj. Probable ne; sed en tiu kazo, dum la 74-jara Derks ne havus estontecon en la gvidado de UEA, pli delikata iĝus la pozicio de Schäffer, oficisto de Germana Esperanto-Asocio laboranta en Meksikurbo, kaj reganta du fondumojn.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.