Okazo maltrafita en Kongolando

HeKo 417 1-A, 8 jan 10

La lerneja komplekso “Anna Paolizzi” estis konstruita en Kinŝaso danke al la bonkoreco de itala mecenato, kiu tiel volis honori la nomon de sia mortinta edzino. Temas pri moderna lernejo kiu, laŭ la lokaj cirkonstancoj, aspektas eĉ lukse. La inaŭguro okazis 9 septembro 2009, kun la partopreno de la bonfarinto kaj aliaj italoj, geamikoj de pastro Duilio Magnani, prezidinto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

Ĝuste pastro Magnani sukcesis varbi la bonfaranton al la ideo “transdoni la administradon de la estonta Lernejo al KUKE (Kongolanda Unuiĝo Katolika Esperantista), antaŭ ne longe starigita, por ke ĝi fariĝu sideja centro de katolikaj gesamideanoj de tiu grandega lando kaj, krom eduki katolike la malriĉan infanaron kaj instrui esperanton, KUKE havu eĉ la rimedojn por sin vivteni kaj agadi. Sed sinsekvaj okazintaj miskomprenoj kaj eĉ misfaktoj, pluraj el ili neniam klarigitaj, devigis la bonfaranton, malgraŭ insistaj klopodoj fare de pastro Magnani por savi la ŝipon, ŝanĝi la intencon kaj transdoni la administradon de la preskaŭ finita lerneja komplekso al la Kinŝasaj Salezianoj.” Tion raportas la bonfarinto mem.

Kvankam KUKE maltrafis la kukon, la esperanto-instruado efektive komenciĝis, al instruistoj kiuj mem transdonos sian scion al la lernejanoj. Instruas c-ano Jean Bosco Malanda.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.