Omaĝo al Auld en la oktobra LF

HeKo 313 9-B, 28 okt 06
La oktobra numero 223 de revuo “Literatura Foiro” proponas fragmenton el “Retrovo” de Fred Uhlman, lastan tradukon de William Auld, kun komentario de Perla Martinelli. Poemoj de Giorgio Silfer, Benoit Philippe kaj adiaŭa saluto de Manuel de Seabra omaĝas la forpasintan William Auld.

Jozefo Horvath rememorigas pri la pioniro Sándor Giesswein. La redakcio intervjuas Vanja Ĵeljazkova pri la granda E-historia ekspozicio en Orjahovo (urbo apud kiu troviĝas la danuba insulo Esperanto). Dimitar Haĝiev prezentas la projekton pri la kreo de monda organizo proponitan de Nikola Dimkov en 1917.

“Unu frazo pri tiraneco” de Gyula Illyés estas reeĥo de la Hungara Revolucio en 1956, kaj la traduko de Giorgio Silfer estas dediĉita al la ĵurnalistino Ljudmila Politkovskaja kies mortigo en Moskvo afliktis la demokratian mondon.

En la rubriko “Premiere”: “Fino ĉe la esenoj”, ĉapitro el la nova romano de Trevor Steele eldonota jarfine. Carlo Minnaja eseas pri “La Princo” de Niccolò Machiavelli.

Valdo Banaitis kontribuas al la debato pri la altrudo de etnolingva signifoj al E-vortoj, kadre de kiu en la antaŭaj numeroj aperis artikoloj de Dimitar Haĝiev, László Radacsy, Floriano Pessoa, Miroslav Malovec.

La revuo, kiel organo de la Lingva Komitato de Esperantio, publikigas la decidon pri surogataj alfabetoj.

En 2006 estas la 37a jarkolekto de “Literatura Foiro”. La revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Ĝi estas organo de la Esperanta PEN-Centro. Ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso lofo [ĉe] softhome.net.

Perantoj en 38 landoj. Internacia abontarifo 33 EUR, aervoja suplemento 8 EUR. Rabatoj por Esperantaj Civitanoj en Orienta Europo (50%), Afriko (50%) kaj Latin-Ameriko (33%). Provekzempleron petu de la administrejo: CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando): rete lf-koop [ĉe] esperantio.net.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.