Ora jubileo de "La Patrolo" celebrita en Bolonjo

HeKo 709 4-B, 19 maj 19

Tazio Carlevaro, Carlo Minnaja, Giorgio Silfer celebris hodiaŭ en Bolonjo kun trideko da abonantoj kaj geamikoj la kvindekan datrevenon de la fondo de la literatura rondo “La Patrolo” (1969-79), kiu en 1970 fondis la revuon “Literatura Foiro”, ankaŭ en sia kvindeka jarkolekto senpaŭze.

La celebrado konsistis el ronda tablo en la sidejo de Bolonja Esperanto-Grupo kaj el bankedo en restoracio de tiu itala grastronomia ĉefurbo. Ambaŭ programerojn gvidis la loka prezidanto, Ivan Orsini.

En la unua parto de la ora jubileo la tri patrolanoj kontribuis el diversaj vidpunktoj al prezento pri panoramo pri la stato de la esperanta kulturo en Italio, kun komparo kun 1969. Ankaŭ la publiko, per siaj demandoj, helpis al la enfokusigo de pluraj detaloj. La kulturpolitikajn konkludojn eltiris Perla Martinelli, nuna ĉefredaktorino de LF.

Legu pli en “Literatura Foiro”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.