Parlamenta sesio en Bulgario, kun rezerva alternativo

HeKo 755 3-C, 19 feb 21

Dum sia ĉi-semajna kunsido la Kapitulo konfirmis la intenco kunvoki la Parlamentan sesion al Razgrado (Bulgario), por vendredo 18 junio 2021. La formala kunvoko estas ankoraŭ dissendota, verŝajne nur en aprilo.

Jam dum sia antaŭa kunsido la Kapitulo orientiĝis por la nuna mandato havi konstantan alternativon en Svislando, kaze de grava geopolitika aŭ simila perturbo. Sed tiu orientiĝo ne estas ankoraŭ decido, ĉar la decidon kunvoki la Senaton kunprenas la Konsulo kaj la senataj grupestroj.

Por 2021 en rezervo restas urbo Loklo kaj, se ne eblus en Razgrado, Loklo estus proponebla por la tria semajno de aŭgusto. Tamen temas nur pri konjekto, ne pri projekto. La samon oni povas diri pri la ideo havi Parlamentan sesion en Buĵumburo, okaze de la oficiala inaŭguro de la Tanganika Esperanto-Domo, aŭ pri sesio en Japanio en oktobro 2023.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.