Parlamenta tekniko kun Giorgio Silfer

HeKo 653 4-C, 28 jul 17

Iama parlamenta ataŝeo, poste ĉefo de ministra kabineto kaj direktoro en parlamenta prezidumo, c-ano Giorgio Silfer estis la ideala persono por instrui pri parlamenta tekniko dum la kurso por aktivuloj, kadre de la ĵus finita Esperantologia Fakultato de KCE.

Unue prof. Silfer dediĉis atenton al la evoluo de la asemblea vivo en Esperantio, ekde la baza demokratio de la unuaj Universalaj Kongresoj ĝis hodiaŭ. Li klarigis la diferencon inter la tradicia organiza modelo (centralisma internacia neregistara organizo) kaj la raŭmisma (federisma subjekto de internacia juro). Li ankaŭ skizis la historion de la modernaj parlamentoj, inkluzive de la malsama struktura formo, en Anglio, dum la franca revolucio, ĝis la nuntempa, plej ofte amfiteatra formo. Sekvis analizo de la tri povoj, kun specifa atento pri la leĝodona.

En Esperantio asembleoj gravas por la socia, ne nur societa vivo: tial redakti protokolon aŭ rezolucion devas esti kutimo por ĉiu aktivulo. La gekursanoj trejniĝis pri tioj.

Ne mankis profundigo pri Eŭropa Unio, kompare kun Unuiĝintaj Nacioj, pri kiuj pli frue lekciis d-ro Leonardo Baroncelli.

“Mi fermas mian retmesaĝon ankoraŭ dankante por la gastemo kaj zorgemo al mi en la Esperanto-Domo, kiu igis miajn tagojn tie tre agrablaj kaj plezuraj, aldone al riĉaj, kulturaj kaj formadaj”,  komentariis la prezidanto de landa sekcio de TEJO, reveninte hejmen.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.