Parta restrukturigo en Malago

HeKo 518 3-C, 26 okt 12

Venontsemajne ekos parta restrukturigo de la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio. La laboroj koncernos ĉiun etaĝon, sed precipe la trian, kies vasta ĉambro estos dotita de propra duŝejo kaj necesejo, kaj tiel iĝos pli komforta kaj aŭtonoma de la cetero de la domo, do pli facile luigebla al eksteruloj.

Sur la unua etaĝo la laboroj envolvos la kuirejon kaj la banĉambron, celante perfektigon de la vaporelfluo, dum sur la dua etaĝo estos koncernata nur la patio. Post lastatempaj pluvoj, kiuj konsciigis ke la klimato en Malago estas multe pli eŭropa ol nordafrika, estos instalita plia subtegmenta kanaleto.

La restrukturigo estos finita je la 15a de novembro, laŭ plano de loka arkitekto, komisiita de Fondumo Pro Esperanto kiel regio. La kostoj de la konstrua interveno, buĝetitaj je ses mil eŭroj, estos repagataj per la luigo de la lokaloj, laŭplane dum dek du monatoj maksimume.

La Esperanto-Domo estos fermita al la publiko dum la tuta monato novembro. Unua publika aranĝo post la inaŭguro okazos 15-16 decembro 2012, per Zamenhofologia Semajnfino kiun partoprenos interalie kelkaj eminentaj zamenhofologoj: Walter Zelazny, Bertil Nilsson, Giorgio Silfer, Perla Martinelli.

Laŭplane, la biblioteko de la Domo estos inaŭgurita en oktobro 2013, okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.