Paŝoj al plena reeldono

HeKo 650 1-B, 1 jul 17

La librofako de LF-koop komencas ĉi-monate la enpaĝigon de la nova eldono de “Paŝoj al plena posedo”, la klasika lernolibro por progresantoj, verkita de William Auld.

La nova eldono treniĝis dum kelkaj jaroj, sed lastatempe ĝi ricevis definitivan akcelon danke al la kresko de la telematika esperanto-instruado. Certe nur malgranda procento de la eklernintoj per Duolingo atingos nivelon de progresantoj, sed ili konsistigas kvanton statistike multe pli rimarkindan ol antaŭe.

“Paŝoj al plena posedo” estas la teksto rekomendata por prepari sin al la B.2-nivelo, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

(HeKo 650 1-B, 1 jul 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.