Pedali interkulture inkluzivas pedeli Roterdame?

HeKo 860 4-A, 4 jan 25

Pasis baldaŭ jam kvardek monatoj post la decido de la Komitato de la Universala vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176, laŭ propono de la Estraro, kiu antaŭe maldungis preskaŭ ĉiujn salajratojn de sia Centra Oficejo. La domo estas vaka, krom la vasta libroservo keletaĝe, sed neniu deziras aĉeti ĝin je la proponata prezo. Neflegata domo riskas kadukiĝi, kion konfirmas la suba publika komuniko de s-ro Michael Boris Mandirola.

Mi nun partoprenas la Junularan E-Semajnon kaj mi sekvis tre interesan prezenton pri la agado en la Centra Oficejo kiun la nunaj TEJO-volontuloj kun kelkaj TEJO-UEA-aktivuloj plenumis dum la lastaj monatoj. Certe ili faris multege da puriga, ordiga kaj spacreorganiza laboro por utiligebligi nian sidejon dum la Godot-ece atendata vendo, kaj ili prezentis siajn proponojn pri la CO. Aliflanke, ilia laboro povus helpi igi la Centran Oficejon multe pli prezentebla al ontaj aĉetcelaj vizitantoj.

La supra komuniko signifus ke Eŭropa Unio pagas gejunulojn por interkultura aktiveco, sed reale ili iĝas pedeloj purigantaj el polvo kaj ŝimo vakan konstruon en nederlanda havenurbo. Aliflanke ili havas laŭŝajne tiel malmulton por fari ke, se ili gvidas landan sekcion de TEJO, ili dediĉas sin al ties aktiveco, pli ol eventualaj projektoj de la junulara sekcio de UEA.


 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.