PEN kaj FAR rememoris pri Nanovfszky

HeKo 774 4-B, 21 okt 21

Sukcesa literatura kafejo hodiaŭ vespere ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, honore al c-ano Gyorgy Nanovfszky, prezidinto de Fajszi Amika Rondo kaj Hungaria Esperanto-Asocio. Fizike ĉeestis interalie la vidvino, d-ino Maria Gerecz (kiu legis koncizan sed kortuŝan oracion), la nova prezidanto de HEA (veninta el urbo Gyor), la nova esperanto-referantino de la Landa Fremdlingva Biblioteko kaj almenaŭ du artistinoj: c-inoj Anjo Amika kaj Perlo Miela.

Inter la skajpe kuplitaj, c-ano Giorgio Silfer rakontis personajn rememoraĵojn pri d-ro Nanovfszky, kun kiu li kunlaboris dum jardekoj. Tiel reliefis la figuro de hungara intelektulo, multflanke klera kaj ofte ironia: tia hungaro, kia estis iu amiko de la patro de Marguerite Yourcenar, priskribita en ŝia verko “Arkivoj de la nordo”.

Gec-anoj Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli gastos en la venonta literatura kafejo, samloke sub la aŭspicio de la Esperanta PEN, 18 novembro 2021.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.