PEN-kajero pri la esperanto-literaturo en la portugala

HeKo 763 9-B, 17 maj 21

De kelke da tempo aro da universitataj profesoroj (inter ili c-ano Fernando Pita) strebas starigi kurson pri esperanto en la Federacia Instituto de Cearao (IFCE), Brazilo. La afero bone marŝas kaj, inter la proponataj lernobjektoj, estos kurso pri Esperanta kulturo. Tial prof. Pita rekomendis al la grupanoj adopti la libron “Breve historia cultural de la comunidad esperant?fona” kiel bazan kaj devigan legaĵon.

La aŭtoro de la verko, c-ano Giorgio Silfer, volonte konsentas pri la portugaligo fare de kolego Pita; post la kastilia varianto (eldonita en Meksiko de la fama Porrua) ankaŭ la dua grava iberia lingvo trovos produktadon en Ameriko: eble oni devas atendi la katalunan por eldono en Eŭropo…

“Eble la gekolegoj de la Portugala PEN, kiu entreprenis vanan batalon kontraŭ la ortografia reformo de la portugala, ne estos tre kontentaj pri la traduko” ironias Silfer, kies tekston iu (kompreneble en Madrido) akuzis pri meksikeco, dum alia (ak. Xavier Alcalde) difinis ĝin “en pure kastilia lingvo”.

Pri la kuneldono ŝajnas interesiĝi Brazila Esperanto-Ligo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.