PEN-Klubo festas pro du Nobeloj 2010

HeKo 456 8-B, 8 okt 10

Post la literatura Nobel-premio asignita al Mario Vargas Llosa, internacia prezidinto 1976-79, la granda verkistara PEN-familio havas plian kaŭzon por ĝoji: la ĉi-jara Pac-Nobelo honoras la prezidinton 2003-2009 de la Sendependa Ĉina PEN-Centro: Liu Xiaobo.

Verkisto kaj profesoro, Liu Xiaobo estas konsiderata kvazaŭ ĉina Vaclav Havel; kaj ankaŭ la ĉeĥa disidento havis gvidan rolon en la enlanda PEN-Centro. Simile al Havel, Liu famiĝis kiel batalanto por homaj rajtoj pli ol verkisto. Ankaŭ Liu suferas pro la persekutoj de la reĝimo, kondamnite plurfoje, laste en decembro 2009 je dek unu jaroj da prizono.

Por la pekinistoj kiuj influas Universalan Esperanto-Asocion verŝajne Liu Xiaobo estas krimulo, kiel lin difinas la aŭtoritatoj de Popola Ĉinio. Por la Esperanta PEN, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, Liu estas ĉino kiu honoras la pli ol dekmiljaran historion de la ĉina civilizo.

La ĉi-jara Pac-Nobelo emfazas la linion de la norvega komitato, kiu insistas pri la nedisigeblo inter la packonstruado kaj la respekto pri la homaj rajtoj. En tiu linio situas ankaŭ la nuna majoritato en la Civita Senato, kie pluraj parlamentanoj membras en PEN.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.