PEN-mondkongreso en Japanio

HeKo 427 4-B, 4 mar 10

Sen. Marie-France Conde Rey reprezentos la esperanto-literaturon en la 76a mondkongreso de PEN Internacia, en Tokio 23-30 septembro 2010. La decido de la Komitato de Esperanta PEN-Centro konsideras kaj ŝian anecon en la Verkistina komisiono de PEN kaj ŝian konon pri Japanio.

La plej grava verkista asocio kongresas jam la trian fojon en la lando de la leviĝanta suno, post 1957 kaj 1984. La ĉeftemo de la mondkongreso, “Medio kaj literaturo”, radikas en la demando: kiel povas literaturo esprimi kaj portreti medion kiel ion kio plenumas kontrolan influon al la homa vivo?

Dum la lastaj tri tagoj la kongreson paralelos literatura forumo en tokia universitato, kaj komence de oktobro disvolviĝos en Kioto speciala beletra seminario.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.