PEN-mondkongreso en Svedio prokrastita al 2022

HeKo 739 1-C, 14 jul 20

La verkistara mondkongreso, kunvokita al Upsalo por la komenco de novembro 2020, estas prokrastita al 2022, pro la pandemio origininta el Popola Ĉinio. La decidon ĵus komunikis la prezidantino de PEN Internacia, Jennifer Clement.

Tamen la Asembleo de la delegitoj de la PEN-Centroj disvolviĝos telematike, komence de novembro. La koncernaj limdatoj (por kandidatigoj ktp) restas la samaj. La PEN-Centroj mem (inkluzive de la Esperanta) ne estis pli frue konsultitaj pri la novaĵo.

Nenio estas anoncita por 2021, kiu koincidas kun la centjariĝo de PEN Internacia. Eble okazos nur aro da celebradoj, el kiuj la plej grava en Anglio.

Siaflanke la prezidantino de la Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, Simona Ŝkrabec, ne reelektebla fine de la dua sinsekva mandato, petis prokrasti la elektojn ĝis la posta jaro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.