PEN-Packomitato Internacia kunvenis en Bledo

HeKo 765 3-B, 9 jun 21

La situacio de esprimlibero en Belorusio, Popola Ĉinio kaj aliaj landoj situis en la fokuso de la hodiaŭa Asembleo de la Pac-Komitato de PEN Internacia, kunsidanta en Bledo. Precipe kortuŝa estis la atesto de du belorusaj verkistinoj.

La delegitino de la ĉina PEN-klubo eksterlande plendis pro la sinteno de Hungario, kies registaro obstrukcus EU-rezoluciojn kontraŭ Popola Ĉinio. Certe la hungara registaro estas unu el la plej kritikataj en EU, sed ĉi tiu pekinemo ŝajnas novaĵo. Nia delegito, c-ano Giorgio Silfer, rimarkigis ke, rilate al homaj rajtoj kaj lingvaj minoritatoj, Konsilio de Eŭropo en Strasburgo estus multe pli taŭga institucio.

Plia komplika novaĵo estas la konflikto inter Bulgario kaj Norda Makedonio, ĉiam kadre de Eŭropa Unio. Nia delegito preferis ne partopreni en la voĉdonado pri lastminute prezentita rezolucio favora al Makedonio, ĉar “li ne havis la tempon konsulti niajn PEN-anojn kun bulgara nacieco kaj esperanta transnacieco”. Efektive la Asembleo preferis transdoni la dosieron al la PEN-Komitato pri Lingvaj Rajtoj, kunvenonta ĉi-monatfine.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.