“PIV 2026: kio nova, ĉu bontrova?” estas la temo proponita por la 13a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, en Ĉaŭdefono 30 aprilo — 2 majo 2026, kadre de la kutima ĝenerala temo “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”, al kiu estas invitita kontribui interalie ĉiu membro de la Lingva Komitato de Esperantio.
La lasta aktualigo de Plena Ilustrita Vortaro estas nun konsultebla kaj jam kreis perplekson pro diversaj decidoj de la SAT-teamo (kie apenaŭ sidas membroj de SAT) sub la gvido de s-ro Bertilo Wennergren kaj precipe la apogo de prof. Jouko Lindstedt, laŭ komisio de la eldonejo Sennacieca Asocio Tutmonda.
Unu el la ĉefaj kontestoj koncernas la landnomojn kaj la finaĵon -UJ-/-I-, ekzemple ĉe Antonio del Barrio: efektive ĝi eĉ kontraŭdiras la uzon en la laborista movado, kvankam jam Gaston Waringhien neglektis tiun uzon en 1970. En aliaj kazoj la redaktantoj (fakte reviziantoj) ŝajnas kontentigi la katon kaj samtempe la raton, sed efektive malkontentigas ambaŭ; interalie pri la uzo de la pronomo “ĝi” kiel sengenra ili kontraŭdiras la plej famajn lingvajn respondojn de Zamenhof!
Cetere de PIV 2026 oni ne atendu kompletecon: ekzemple pri “konsulo” mankas ankoraŭ du el la kvar signifoj (unu el 1907, alia el 2001).
Informas: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)