PIV2 pirate enretigita

HeKo 437 6-A, 14 maj 10

Plena Ilustrita Vortaro (la Varingjena, 1970) estis pirate represita en Irano antaŭ trideko da jaroj. Plena Ilustrita Vortaro 2 (la Duka, 2002) estas pirate enretigita kaj plu deŝutebla el la reto, se vi havas multe da libera tempo kaj senpaga papero — kio plej ofte estas la kazo de dungitoj en publikaj administracioj.

“PIV estas kopirajtita verko eldonita de SAT. Ni jam skribis al la retprovizanto por peti forigon de ĉi tiu teksto, kaj prenos pliajn paŝojn por tion atingi se necese. Nun mi afable petas vin forigi tiun ĉi instigon al kopiado de protektita verko” afiŝis en la koncerna retpaĝo Vinko Markovo, ĝenerala sekretario de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Beĉjo, iranano rezidanta en Kanado, tuj rikanis (en proksimuma lingvo — sed la nuna SAT-prezidanto mem ne malpli lamas gramatike): “Kompatinda mizera SAT. Ili havas neniun alian morimedon krom vendi je kosto pli tio kiun vortaro meritas. Mi abomenas SAT kaj preĝas ĝian malaperon.” Se iu dezirus pirate deŝuti, eblus do sin turni al s-ro Behrouz Soroushian, zoroastrano, studanto pri fiziko en Toronto.

Komentoj

Luis Guillermo Restrepo Rivas

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 21h28

Por ke pli da esperanto-parolantoj ne “lamu gramatike” utilos ke la Plena Vortaro estu pli facile, aŭ senpage, alirebla.

Redakcio

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 21h29

Laŭ tio kion skribas Beĉjo kaj la SAT-prezidanto, sufiĉas la Fundamento de Esperanto — krom se ili ambaŭ suferas pro patologio nomata disleksio: vorto eventuale serĉenda en vortaro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.