Planlingvoj kaj religioj en "Homarane" 2

HeKo 426 8-B, 1 mar 10

La uzo de inventitaj lingvoj (kaj specife de esperanto) por mistikaj, liturgiaj, sekretaj kaj filozofiaj celoj estos la ĉeftemo de la dua numero de “Homarane”, kies aperon LF-koop antaŭvidas por somero 2010.

La nova kajero dediĉos la atenton al la religiaj kaj filozofiaj fenomenoj kiuj utiligas esperanton, analizante ilian evoluon kaj la nunan situacion laŭ scienca vidpunkto.

Sen. Bertil Nilsson, ĉefredaktoro, invitas al kunlaboro: eblas kontakti lin ankaŭ tra nia redakcio, kaj kompreneble per la adresoj en la kolofono de “Homarane” 1. Limdato por la kontribuoj: la Tago de la Esperanta Lingvo.

“Homarane”, kajero en esperanto pri socio, filozofio, religio, interalie respondas al la intelektaj interesoj de la partoprenantoj en religiaj esperanto-movadoj, al kiuj ne sufiĉas la enhavo de la asociaj bultenoj.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.