Plene renovigita retejo por Literatura Foiro

HeKo 911 9-B, 2 jun 26

Post unumonata prizorgado, la nova retejo de Literatura Foiro estis lanĉita hodiaŭ, koincide kun la 25-jara datreveno de la Konstitucio de la Esperanta Civito. La teknika laboro de la kunĉefredaktoro, c-ano Alessio Giordano, enkondukis novaĵojn grafikajn, teknikajn kaj enhavajn, kiuj kune igas la retejon pli moderna kaj avangarda.

La profundan historion de la revuo, la plej longdaŭra en nia kulturo, efike enkorpigas la paĝoj “Pri ni” kaj “La raŭma vojo”, per kies enhavoj la leganto estas gvidata en plurjardeka vojaĝo. Evidentiĝas la diversaj periodoj de la laboro de LF kaj la plej gravaj kontribuoj de la revuo al la vivo de Esperantio. Libroservo estas implementita kaj funkcias paralele al tiu de Esperanta Kulturservo, la konsorcia magazeno. Aparte grava estas la plivastigo de la LF-arkivo, storejo de ĉiuj publikaĵoj de “La Patrolo”, Librofako de Literatura Foiro kaj LF-koop, kie abonantoj rajtas konsulti la skanitajn ekzemplerojn de la dezirataj eldonaĵoj.

Sur la hejmpaĝo troviĝas, flanke de la bazaj informoj pri Literatura Foiro, ankaŭ utilaj dokumentoj, kiel la Regularo de LF kaj la listo de niaj partnerecoj, sed ankaŭ rekta kontribuilo, per kiu verkemaj legantoj rajtas submeti tekstojn al atento de la redakcio.

— Literatura Foiro
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.