Pli kaj pli intensa kunlaboro kun Konsilio de Eŭropo

HeKo 763 3-C, 11 maj 21

Pli kaj pli forta engaĝo de la Esperanta Civito kadre de la Konsilio de Eŭropo, per la kooptado de KCE-fakuloj (sen. Lorena Bellotti kaj sen. Giorgio Silfer) en du el la kvar studgrupoj preparantaj la materialon por lingvotestado de enmigrintoj en Eŭropo.

La hodiaŭa seminario organizita de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo fiksis detalan kalendaron, kiu kulminos en decembro 2021 per solena konferenco ĉe Konsilio de Eŭropo en Strasburgo. Interaj paŝoj vidos la aktivan partoprenon de nia esperantlingvaj ekspertoj.

Por apogi ilin estas kreita aparta diskutlisto, malfermita al ĉiuj interesata civitano. Bonvolu skribi rekte al kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net) aŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.