Pli kaj pli intensa la aŭtuna aktiveco de la Kapitulo

HeKo 745 9-C, 22 okt 20

Hieraŭ la Kapitulo havis sian ordinaran monatan kunsidon, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Li mem enkondukis konsultiĝon pri la rilatoj kun la Organizo de Nereprezentataj Popoloj (UNPO), kiu havas tute novan gvidantaron: renkonto kun la ĝenerala sekretario de UNPO estas preparata en Bruselo.

Sen. Manuela Blanco raportis pri la progresoj de interurba kultura projekto kaj de la rilatoj kun Civila Servo Internacia: ambaŭ delegoj estas nun plene konfiditaj al ŝi, kiel vickonsulo pri socialaj aferoj.

La Kapitulo ĝojas ankaŭ pro la progresoj de diversaj paktintoj: IIC en Italio (aktiva por la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko), STELO pri la proponata Kultura Esperanto-Festivalo en 2022, KCE pro seminario financata de Konsilio de Eŭropo.

Male, treniĝas tro longe la realigo de la projekto de Esperanto-Domo en Burundio, spite al konkreta projekto kaj disponebla financado. La Kapitulo ree kunvenos meze de novembro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.