Pli ol tri mil vizitoj tage en esperantio.net

HeKo 530 2-C, 12 apr 13

Nia retagentejo ŝajnas la plej legata en Esperantio, superante pli kaj pli ofte la sojlon de tri mil vizitoj tage. La rezulto ne dependas de polemikaj forumoj kiujn sekvas farnientuloj, nek de sensaciaj titoloj trompantaj la legonton. Simple, pli kaj pli da homoj konscias pri la objektiveco de nia informado, kaj ke multaj aktualaĵoj el Esperantio legeblas nur en HeKo.

La sinteno de diversaj gringoj, oscilanta inter malneŭtrala ignorado kaj mistifikaj prezentoj, finfine efikas pozitive por nia retagentejo, funkcianta kiel tre legata informilo en kaj ekster Eŭropo.

Bedaŭrinde ege malfruas la realigo de la paralelaj paĝoj en aliaj lingvoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.