Plia balkana SAT-kongreso

HeKo 452 4-A, 30 aug 10

Organizite de la klubo «Amikeco de Asocio Fervojista Esperanto Rumanio» la 83a SAT-kongreso disvolviĝis en Braŝovo, 1-6 aŭgusto 2010. Ĉeestis sepdeko da personoj, el kiuj duono el la gastiganta lando. Tiel Sennacieca Asocio Tutmonda sukcesis gardi la nivelon de partopreno de la plej lastaj jaroj, kiu tuŝis la minimumon en Milano 2009.

Efektive la gvidrezolucio aprobita de ĝenerala kunveno ekas esprimante la zorgon pro la kongresa membrofalado,  per la kreo “de specife porkongresa solidarkaso, kies celo estu anonime ebligi aktivajn membrojn finance povi partopreni la SAT-kongreson”.

Cetere, la fakto ke la braŝovan organizis fervojistoj influis al rekomendo havi pli striktajn rilatojn kun IFEF, ĝis nun relative ignorata fare de SAT. Same (aŭ eĉ pli) interesa novaĵo estas la deziro esprimita de la kongresa deklaracio trakti kiel “fratan asocion” ankaŭ MAS: Monda Asembleo Socia fakte naskiĝis el skismo interna al SAT.

Post internaj demandoj (inkluzive de zorgo pri pli komprenebla kontado fare de la administrantoj), la kongreso okupiĝis pri temoj pli politikaj, kiel la ratifo de la konvencioj de Oslo pri grapolbomboj kaj de Otavo pri kontraŭhomaj minoj.

La venonta kongresurbo estos ankoraŭ en balkana lando: Sarajevo, 30 julio — 6 aŭgusto 2011.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.