Plia koruptado en la hungara diplomfabriko

HeKo 771 1-B, 7 sep 21

“Pli ol cent personoj estas verdiktitaj [en hungara provinco] ĉar per koruptado ekhavintaj lingvo-ekzamenajn bonajn rezultojn. Per la metodo dum pli ol dek jaroj oni certigis interŝanĝe de mono la sukcesajn lingvo-ekzamenojn al la klientoj. Estis, kiu pagis okcent mil hungarajn forintojn por ricevi la diplomon pri sukcesa lingvo-ekzameno” ĵus raportis Infostart.hu, hungarlingva novaĵagentejo.

La informo ne mencias ĉu esperanto situas inter la lingvoj pri kiuj okazis la koruptado. En 2013, okaze de simila skandalo, ankaŭ esperanto estis envolvita. La hungara diplomfabriko, antaŭe nomata ITK, nun nomiĝas Landa Lingvoekzamena Centro (ONYK): kun ĝi kunlaboras UEA kiel eksterlanda giĉeto, sub la responso de d-ino Katalin Kovats. Post tiu skandalo, la Esperanta Civito ĉesigis la ekvivalentecon de ITK-diplomo al tiu de LTSEC (la sola ekzamensistemo pri esperanto kun ĉiuj ses niveloj laŭ Konsilio de Eŭropo, kaj tute ne aplikata per telematika surogato).

Kultura Centro Esperantista kiel administranto de LTSEC informas, ke kelkaj institucioj ekster la Esperanta Civito (ekz. Itala Instituto de Esperanto) proprainiciate agnoskas LTSEC-diplomojn kiel (almenaŭ parte) ekvivalentajn al la siaj; pri tio ne ekzistas interkonsento (kaj ne endas), sed indus almenaŭ oficiala komuniko al KCE.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.