Plia stopo por László Szilvási

HeKo 521 4-A, 2 dec 12

Denove ruĝa lumo kontraŭ László Szilvási fare de la demokrata asembleo de Hungaria Esperanto-Asocio, kunveninta 11 novembro 2012.

Inter sep kandidatoj por sep postenoj en la estraro, nur unu ne estis elektita, ricevinte nur unu voĉon: la sola kandidato kiu esprimis sin favore al Szilvási. Aldone, Szilvási mem ne estis elektita al la du komisionoj por kiuj li kandidatiĝis.

Sed pli grave, ankaŭ danke al la rezoluta alparolo de c-ano d-ro György Nanovfszky, kiu petis de la koncernaj responsuloj la konkretajn pruvojn pri la kredito postulata de s-ro Szilvási ĉe HEA, haltis la koncerna intertraktado: la kredito estas ankoraŭ pruvenda.

La Asembleo reelektis c-anon Imre Szabó prezidanto de HEA: post pli frua decido rezigni, li akceptis rekandidatiĝi. Male restis firma je sia decido sen. Anna Bartek, kiu ne rekandidatiĝis al la estraro (nomata Komitato) proteste kontraŭ la disponeblo pagi ion al s-ro Szilvási (“persona non grata” ankaŭ ĉe la Esperanta Civito, pro mensogoj en sia tiama gazeto “Eventoj”).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.