Poezio en la aprila numero 238 de LF

HeKo 389 4-B, 1 maj 09

Al la poezia arto estas grandparte dediĉita la aprila numero 238 de “Literatura Foiro”. Du originalaj poemoj de Benito Filipo; Ŝimun Ŝito Ĉoriĉ en traduko de Zora Heide; Fabrizio De André tra la rigardo de Giorgio Silfer; Brazila Esperanta Parnaso sub la kritika opinio de Donald Broadribb; Márton Fejes pri hungarlingva revolucia poemo de Julio Baghy; premiere porinfanaj rimenigmoj de Elena Popova.

Ne nur tion pri literaturo proponas la revuo, kiu prospere eniris sian 40an jarkolekton: jen eseo de Ŝimun Ŝito Ĉoriĉ pri la verkistoj en diasporoj, jen recenzo de Marie-France Conde Rey pri la originala romano “Dek tagoj de kapitano Postnikov” de Miĥaelo Bronŝtejn.

Daŭras la speciala rubriko pri la Zamenhof-jubileo: eseo de Carmel Mallia pri “la Majstro, la estetikulo”. Pri la jubileo kolorajn kovropaĝojn desegnis la meksika pentristino Leonora Gonzalez.

Planlingvistiko trovas atenton: Walter Zelazny vaste analizas la enciklopedion pri la universalaj lingvoj en Svislando, kompilitan de Andy Kunzli, el metodologia vidpunkto; Juan Negrete serĉas respondon al la demando, ĉu la muzika lingvo Solresol estas parolebla.

En la aprila LF 238 abundas informoj pri la kultura vivo en Esperantio dum la printempo: la verkistina ateliero de FEM kaj KCE, la inaŭguro de la Esperanta Panteono, la asembleoj de LF-koop kaj de la Esperanta PEN-Centro; pri okazontaj dum la somero esperantologiaj eventoj. Valdas Banaitis kaj la geaktoroj de Bulgara Esperanta-Teatro komentarias pri antaŭaj numeroj de “Literatura Foiro”. 

Riĉa kaj interesa enhavo, ĉu ne? Jen plia kialo por (re)aboni la revuon “Literatura Foiro”. Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro estas Ljubomir Trifonĉovski. Provekzemplero estas mendebla senpage ankaŭ tra la redakcio de HeKo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.