Pola Radio fermis sian monujon

HeKo 410 9-A, 28 nov 09

Post maloftigo de la elsendoj en nia lingvo, tuj antaŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko, Pola Radio lastatempe fermis sian monujon: la rimedoj por la programproduktado estis grave limigitaj kaj en la lasta periodo estis ĉesigitaj la honorarioj por la kunlaborantoj. Tio signifus, ke la esperanto-redakcio de Pola Radio nuntempe konsistus nur el bonvoluloj.

Tio havas bedaŭrindajn sekvojn, nome sen subtenaj financaj donacoj la esperanto-redakcio devos konsideri la limigon de la programenhavo ĝis la  informbultenoj kaj trarigardoj de la pola gazetaro kaj la ceteran programdaŭron plenigos ripetoj. Tiujn donacojn la redakcio petas sendi al konto ĉe Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo.

Se tiel daŭros, la esperanto-elsendoj de Pola Radio povus evolui al simple privata podkasto. La elsendoj estas (re)aŭskulteblaj je http://www.polskieradio.pl/eo/ Se oni deziras savi la elsendojn, necesas viziti la paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.