Por 2013 abontarifoj kiel en 2012

HeKo 515 5-B, 21 sep 12

Ankaŭ en 2013 la abontarifoj por la periodaĵoj de LF-koop restas la samaj kiel pasintjare.

Nome:
Literatura Foiro (6 numeroj): 54,00 CHF
Heroldo de Esperanto (17 numeroj): 58,00 CHF
Femina (4 numeroj): 36,00 CHF

Ne abonebla, sed mendebla kiel aparta kajero po 27,00 CHF estas ĉiu numero de “Homarane”.

En la eŭrolandoj la kurzo restas 1,20 kaj konsekvence:
Literatura Foiro: 44,00 EUR / Heroldo de Esperanto: 48,00 EUR / Femina: 30,00 EUR
Homarane estos mendebla po 22,00 EUR

La tarifoj estas indicitaj laŭ la tabelo de la Monda Banko, tiel ke la personoj kun la esperanta civitaneco povas profiti je rabatoj eĉ tre fortaj.

LF-koop dankas anticipe la perantojn kaj la fidelajn abonantojn.



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.