Post dek ok jaroj TEJO plenumas decidon?

HeKo 577 4-A, 27 jul 15

Naskiĝis samjare kun la ideo (nur la ideo) verki “Historion de la esperanta literaturo”, la principa decido akiri propran juran personecon, aprobita de la Komitato de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo  dum la Internacia Junulara Kongreso en Asizo (Italio), 1997.

Vere necesis la pacienco de Sankta Francisko por breĉi la rezistojn de la cirkonstancoj kaj de la burokrata UEA-aparato. Finfine la Komitato de UEA en Lillo entagordigis la proponon jure sendependigi TEJOn, kvankam ĝi organize restus junulara sekcio de UEA.

Procedure la jura sendependigo pasus unue tra modifoj de la TEJO-regularo. Por tia reformo estis ĵus starigita kongresa komisiono, kiu raportos al la UEA-Komitato post kelkaj tagoj. En ĝi la TEJO-flanko estas tamen ekstreme minoritata, konsistanta praktike nur el tri personoj: Michael Boris Mandirola, Francesco Maurelli kaj Veronika Poór — kaj la pluson ke la unua prezidas la komisionon kompensas la minuso de persono statuse preta fariĝi la ĉefa salajrata oficisto de UEA. Aliflanke de la tablo sidas tiaj konservativaj dogoj kiaj Osmo Buller, Renato Corsetti, Brian Moon kaj Ileana Schrøder. La UEA-estraron reprezentas Martin Schäffer. Krom eraro, neniu juristo partoprenas en la laboroj de tiu kongresa komisiono.

Preskaŭ certe, se fine realiĝos la decido de Asizo, la jura sidejo de TEJO restos en Nederlando. Pli labila estas la prognozo pri ĝia interna rilato kun UEA, kaj precipe la futuro de ĝiaj landaj sekcioj: en iuj kazoj ili de longa tempo havas juran personecon, ekzemple la germana, sed plej ofte ne.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.