Post la decido de LK kontraŭ X-surogato

HeKo 313 6-C, 23 okt 06
La Konsulo de la Esperanta Civito, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, konstatis la decidon de la Lingva Komitato, kiu kondamnas la X-sistemon kiel kontraŭfundamentan.

La apliko de tiu decido dependas de la ekzekutiva povo: nur specifa dekreto de la Konsulo povas dikti oficialan lingvouzon ene de la Civitaj instancoj. Kompreneble ĉiu individuo estas libera rilate al sia privata lingvouzo.

En la oficiala organo de la Esperanta Civito la ĵusa decido de la LK estas jam aplikita de longe.

Kio okazus, se la Akademio de Esperanto sin esprimus alimaniere pri la temo? “La raŭmistoj respektas la Fundamenton. Pri la kontraŭfundamenteco de alies lingvouzo ni ne interesiĝas: la publiko mem opinios”, komentarias unu el la Lingvaj Komitatanoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.