Post semajno la skrutinio de la elektoj al la Senato

HeKo 853 4-C, 9 dec 24

La balotiloj por la Senato de la Esperanta Civito povas atingi la respektivajn balotejojn nur ĝis la 20h00 CET de la 15a de decembro 2024: post tiu horo ili ne plu validos.

La skrutinioj okazos ekde tiu horo, laŭ la diversaj horzonaj ebloj kaj lokaj cirkonstancoj. La rezultoj estas komunikendaj al la adreso civito [ĉe] esperantio [punkto] net (civito[at]esperantio[dot]net) kiel eble plej baldaŭ. Ili estos afiŝitaj en la oficiala organo de la Esperanta Civito, nome HeKo, nur kiam ĉiu balotejo estos plenuminta sian sendon. Probable tio ne okazos jam la 16an, sed la 17an aŭ 18an de decembro.

Post la afiŝado de la rezultoj la eliranta Konsulo, Riichi Karibe, kaj Vickonsulo, Giorgio Silfer, ĉesos ofici: ili mem eĉ ne estos plu senatanoj. La ofico estos transdonita al la nova Konsulino (ja la ĉefkandidatoj de ambaŭ listoj estas virinoj), kiu havos tri monatojn da tempo por kunmeti la novan Kapitulon, ratifotan de la nova Senato okaze de la inaŭgura parlamenta sesio, en Malago, 31 marto 2025. La elirantaj estos invitendaj, sed ne plu voĉrajtaj.
La nova Kapitulo povos kunsidi antaŭ ol la Senato ratifos, por garantii la ordinaran administradon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.