Pozitiva renkonto kun Internacia Civila Servo

HeKo 426 2-C, 25 feb 10

Pozitiva renkonto hieraŭ inter la reprezentantoj de Fonduso Pro Esperanto kaj Internacia Civila Servo (branĉo pri Afriko) en Bruselo, koncerne la projekton AmaHoro en Burundio. ICS konfirmis sian intereson helpi al la projekto, kaj enfokusigis la unuajn punktojn.

La unua, grava por la esperanta popolo, estas la konsento ke dum la ICS-laborkampo en Makambo la volontuloj lernu esperanton, se ili ne jam parolas nian lingvon: temas pri novaĵo kiu fakte reverdigas la 1960ajn kaj 1970ajn, kiam TEJO aŭspiciis kaj eĉ kunorganizis laborkampojn.

ICS klarigis ke ĝi povas disponigi laborfortojn, sed la vilaĝoplanado dependas unuavice de la arkitekto(j) kiu(j)n la Esperanta Civito envolvas en la projekto. Tre ŝatata estas, ĉe la ICS-gvidanto, la ideo inspiri sin al la planimetrio de la svisa vilaĝo Landerono, jam principe akceptita de la arkitekto kunlaboranta kun Pro Esperanto kiel regio.

ICS emfazis sian ŝaton ankaŭ al la celo de la estonta Civito de Paco, kiel trafpunkto taŭga por la edukado al pacoflegado. Tiurilate indas aldoni, ke baldaŭ okazos renkonto kun UN-trejna centro en Italio, kies vicresponsulo estas persona konato de la Konsulo de la Esperanta Civito.

En la fokuso de la hieraŭa renkonto estis plia grava punkto: la kunlaboro kun la lokaj rezidantoj, kiun ICS konsideras esenca antaŭkondiĉo.

Post detala raporto al la Projekta Konsilio, prezidata de c-ano Martin Mbazumutima, la regio daŭrigos la kontaktojn kun Internacia Civila Servo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.