Pozitiva somero en la luataj konstruoj

HeKo 564 7-C, 24 aug 14

Pozitiva somero por la nemoveblaĵoj administrataj de fondumo Pro Esperanto kiel regio en Svislando kaj Hispanio.

La apartamento posedata de LF-koop en Ĉaŭdefono estas konstante luata ekde junio, kaj nova kontrakto garantias ĝian rentan okupadon ĝis la fino de aŭgusto 2015.

La apartamentoj en la Esperanto-Domo de KCE ankaŭ trovis laŭmonatajn luantojn, kaj ekde septembro 2014 nova familio havas tutjaran lukontrakton por la plej granda loĝejo (kiun okupis iam la domestro).

Memstaraj gastoj luis plurajn semajnojn en Malago, ĉe la Naturamika Esperanto-Domo. Surloke tre grava estis la helpo de c-ano Julio Herrero.

Eĉ por la lokaloj de la legacio en Budapeŝto anonciĝis luemuloj, sed pormomente la regio prokrastis la (sub)luigon.

Krom studemaj esperantistoj, la lokalojn en Svislando luas precipe gastlaboristoj, dum por tiuj en Hispanio (kaj eventuale Hungario) temas precipe pri feriantoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.