Prelegoj de Giorgio Silfer en januaro 2012

HeKo 497 4-A, 21 dec 11

Laŭ invito de la estraro de Hungaria Esperanto-Asocio, sen. Giorgio Silfer prelegos ĉe la sidejo de HEA en Budapeŝto, 25 januaro 2012 je 18h00, pri la temo: “La Esperanta Civito: de la dua al la tria jarkvino”.

Laŭ invito de KCE prof. Silfer prelegos en Ĉaŭdefono, 28 februaro 2012 je 14h30, pri sia lasta verko, la unuakta dramo “La butiketo de la juvelisto” (aperonta en LF 255, februaro 2012).

Laŭ invito de la Kanceliero de la Kabinda Respubliko la Konsulo (mandatofine) prezentos nian lingvon kaj ĝian kulturon al la Kabinda Parlamento (Nkoto Likanda) en Bruselo, fine de januaro 2012.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.