Preparata strategia dokumento pri UN

HeKo 643 3-C, 3 maj 17

La Esperanta Civito de multaj jaroj interesiĝas pri geopolitiko specife en rilato kun supernaciaj mondaj projektoj. Tio konkretiĝis interalie per kontaktoj kun mondialismaj medioj, kiel mondcivitanoj kaj mondfederistoj.

Dum sia hieraŭa kunveno la Kapitulo decidis sintezi ĉi tiujn spertojn per politika dokumento, kiu prezentu klare kaj koncize la strategion de la Esperanta Civito rilate al Unuiĝintaj Nacioj. La dokumento estos submetebla ankaŭ al aliaj subjektoj, en kaj ekster Esperantio, por eventuala subskribo aŭ komuna akordo.

La redaktado estas konfidita al la Vickonsulo. La civitanoj interesataj al kunlaboro (ne nur parlamentanoj) povas kontakti lin rekte aŭ tra nia redakcio.

(HeKo 643 3-C, 3 maj 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.