Pretu tosti PIVE (sed ne nur biere...)

HeKo 736 6-B, 6 jun 20

Estas presata la nova eldono de “Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto”, kies ĉefa novaĵo ŝajnas la enmeto de referencoj al la 9a Oficiala Aldono, tiel ke 209 kapvortoj estas nun signitaj per la cifero 9.

La nova eldono estis preparata de Michel Duc Goninaz kaj Claude Rou x, sed la unua mortis antaŭ kvar jaroj, kaj la dua daŭrigis kunlaboron kun Bertilo Wennergren. Ankaŭ Rou x siavice rezignis pri kunordiga rolo pro malkreskanta vidkapablo. Tial restis la aŭtoro de “Pomego”, akademiano sed ne SAT-ano (kamaradiĝis nur ĉi-jare).

Male al la Gastona, ankaŭ ĉi tiu nova Duka eldono ne realiĝas en Parizo sed en Ĉeĥio ĉe KAVA-Pech. Post bruna (2002) kaj blua (2005), la kovrilo iĝas ore-flava: ĉu omaĝe al la 50-jara jubileo de la unua PIV? La nuna produktado konsistos el kvincent ekzempleroj en formato B5, sume 1.268 paĝoj (same kiom en 2002).

Intertempe estas elĉerpita la Gastona eldono, tamen disponebla ankoraŭ ĉe la Esperanta Civito, pere de Afrika Esperanto-Instituto kaj Kultura Centro Esperantista.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.