Prezento de HEL februare en Litovio

HeKo 589 5-B, 6 jan 16

Laŭ invito de Litova Esperanto-Asocio prof. Giorgio Silfer prezentos la verkon “Historio de la esperanta literaturo” ĉe la prestiĝa Ĵurnalista Domo en Vilno, 19 februaro 2016 je 17h30. Enkondukos s-ro Povilas Jegorovas.

Dum la evento c-ano Silfer tostos kun la litovaj legantoj kaj klientoj de LF-koop okaze de la kvindeka datreveno de sia esperantiĝo.

Dum la sama tago li reprezentos nian lingvon en la studgrupa kunvenaro de Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, kiel delegito de Kultura Centro Esperantista, komisiita pri la administrado de LTESC, LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.