Pri Heroldo ecido post du semajnoj

HeKo 651 7-B, 15 jul 17


La hieraŭa kunveno de la Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) preskaŭ elĉerpis la tagordon: nur la punkto pri “Heroldo de Esperanto” estis prokrastita al la 30a de julio.

KALiFo diskutis la gvidlinion por LF dum la venonta jartrio, prepare ankaŭ al renkonto kun la nuna ĉefredaktoro, sen. Zlatoje Martinov. Ĝi akceptis la proponon aĉeti la markon “Femina” el FEM, kiu ĵus aliĝis al la kooperativo. Kaj FEM fariĝis kolektiva membro de LF-koop.

Pri la librofako KALiFo ekzamenis la situacion de la dua eldono, esprimante sian ĝojon pro la jam bindata tria represo de “Historio de la esperanta literaturo”. Krome estis difinita la kalendaro por la reeldono de “Paŝoj al plena posedo”.
 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.