Pri Heroldo favora konjunkturo por SG Lexus

HeKo 621 5-B, 5 nov 16

Favora konjunkturo por “Heroldo de Esperanto” en 2017, kio parte klarigas la transformon al 20-paĝa monata (ne plu trisemajna) revuo, supozeble en alia formato ol la nuna.

Unuflanke LF-koop liveras al la aĉetinto kaj nova eldononto (Sociala Grupo Lexus) gazeton tute akuratan. Aliflanke, sur malbonaj akvoj navigas la tri monataj periodaĵoj kontraŭ kiuj la nova Heroldo eventuale konkurencus.

Jen “Esperanto”, kiun UEA-gvidantoj difinas “la ĉefa movada revuo”, terure malfruas kaj vekas kritikojn pri enhavo kaj grafiko (de Osmo Buller tiel objektivajn kiel senkompatajn). Jen “La Ondo de Esperanto” faligas la herson sur sian paperan eldonon: ekde 2017 ĝi aperos nur virtuale. Jen “Monato” baraktas pro la subita perdo de la ĉefredaktoro, la malfacile anstataŭebla Paul Gubbins.

Aldoniĝas, kiel pozitiva faktoro, la ĝisnuna manko de rabiaj kaj blufaj atakoj fare de s-ro Gian Carlo Fighiera (eksigita de LF-koop en 1998): sub lia premo, jam dum dek ok jaroj Itala Esperanto-Federacio ne peras la gazeton. Ankaŭ trankvilas la reta skandalgazeto el Svedio: ĝi eĉ intervjuis tuj la aĉetinton (sed neniam serĉis kontakton kun LF-koop).

Tial ke decembro estas monato pli mallonga ol la ceteraj (ekde la 20a oni eniras la julan feriperiodon), s-roj Fabrício Valle kaj Paulo Lima (bedaŭrinde lastatempe malsana) havas ankoraŭ ses semajnojn por la definitiva lanĉo de la unua numero en 2017, la 2268a en la baldaŭ centjara historio de Heroldo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.