Pri la Civita aŭspicio al la 6a AKE en Togolando

HeKo 605 2-C, 28 jun 16

S-ro Bert Schumann, administranto de la diskutlisto “uea-membroj”, dissendis la suban mesaĝon tra tiu listo:

“Mi multfoje vidis tiujn pompajn raportojn, verkitajn de unu sola fonto sub diversaj nomoj, kvazaŭ ekzistas [-us] nur 1 aktivulo. Laŭ siaj vortoj, tiu homo kredas reprezenti tutan kontinenton, kvazaŭ la verda reĝo de tuta Afriko, ne jam kronita. Mi vidis nur 1 foton pri tiu aranĝo, nome en Libera Folio, kun dekduo da homoj, kaj 1 eŭropano, nome la ĉefa Civitano. Mi agnoskas, ke en Togolando jam okazis la 6-a AKE organizita de tiu kapabla homo kun sia Togola E-asocio kaj eble subvenciata de [la Esperanta] Civito. Mi legas ke en Tanzanio probable okazos la 6-a AKE organizita de UEA kaj ĝia reprezentanto, espereble same kapabla. Mi deziras sukceson al ambaŭ organizaĵoj, al ambaŭ organizantoj.”C-ano Koffi Gbeglo skribis al la diskutlisto: “Mi postulas, ke Bert Schumann donu pruvojn pri tio, kion li skribis” rilate la supozatajn subvenciojn, kaj “Laŭ mi, tiaj vortoj ne eliru el kapo de homo, kiu administras retliston de UEA”, rilate la unuajn sarkasmajn kaj insultajn frazojn.La administranto ne aperigis la tute trankvilan reagon de c-ano Gbeglo.La Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, precizigas ke la aŭspicio de la Esperanta Civito al la Afrika Kongreso (decembro 2016) ne inkluzivis subvencion, escepte de la senpaga instruado dum kongresa seminario fare de c-ano Giorgio Silfer. Afrikanoj kapablis solaj organizi sian kongreson, pri kies sukceso detale atestas la afrika numero de “Heroldo de Esperanto” (17:2015).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.