Pri la diferenco inter fonduso kaj fondumo/fondaĵo

HeKo 897 4-A, 17 dec 25

Ekde hodiaŭ Pro Esperanto ne plu estas fondumo/fondaĵo, sed denove fonduso, danke al la konsento de svisa administra tribunalo. Por kompreni la diferencon utilas la suba diskuto, ĵus okazinta en la Komitato de la Universala, kun intervenoj de s-roj Antonio Del Barrio kaj Guy Matte.

Antonio Del Barrio el Hispanio “iom konfuziĝis pro la uzo de la vorto fondaĵo, ĉar tio supozigis ke temas pri aparta “establejo” (kiel diras PIV), sed fakte temas pri fondusoj (kapitalo destinita por aparta difinita celo).

En la UEA-buĝeto “malĉeestas pluraj eroj, kiuj rilatas al elspezoj pri agadoj. La kialo estas ke en la buĝeto oni konsideras nur la administrajn erojn, kaj ke la plej multaj agadoj de UEA (informaj, reprezentaj, movadaj…) estas financataj per “fondaĵoj”. Vere la plej grava parto de la elspezoj de UEA ne estas aprobataj de la Komitato” kaj tial komitatano Del Barrio sin detenis en la fina voĉdono.

Oni klarigis tie ke tiuj elspezoj pri agadoj estas malfacile antaŭkoneblaj, kaj ke buĝeti ilin malfaciligus la glatan disponigon de la necesaj elspezoj. Estas klare ke nun la UEA-Komitato aprobis ne veran buĝeton, sed nur la administran parton de ĝi, do tiun pri kiu respondecas rekte la ĝenerala direktoro”, konkludis komitatano Del Barrio.

Guy Matte el Kanado, komitata revizianto, komentis: “La regularo estas tre klara. La ĝenerala Direktoro devas submeti budĝeton por la fondusoj ĉiujare [sed tion li ne faras]. Jam du fojojn la Komitataj Reviziantoj memorigis la direktoron, la estraron kaj la Komitaton pri tia regularo. Plie ni rekomendis ke, se tiaj instancoj ne volas tion kion la Regularo postulas, oni ŝanĝu la Regularon. Do tio ne estas nova problemo.

— c-ano Giorgio Silfer

Komentoj

Marek Bamberski

18a Dec 2025 Ĵaŭ - 10h36

Se “fondusoj estas kapitalo destinita por aparta difinita celo”. Tio signifas ke oni unue devas havi kolektitajn financajn rimedojn kiuj poste permesas plani kaj efektivigi agadon. Tamen la raporto de UEA diras ke: “tiuj elspezoj pri agadoj estas malfacile antaŭkoneblaj, kaj ke buĝeti ilin malfaciligus la glatan disponigon de la necesaj elspezoj”. Do oni povas konstati ĉi tie tute inversan kaj eraran logikon. Tial mia filozofia demando — ĉu la ĉevaloj tiras la kaleŝon, aŭ ĉu la kaleŝo iras antaŭ la ĉevaloj? Bedaŭrinde, la tiel nomata “kreiva kontado” (angle: creative accounting) detruas sanajn financojn kaj kondukas al bankroto ne nur en UEA…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.