Dum daŭras la flegado de Skandinava Esperanto-Domo fare de Civila Esperanta Servo, estas proponita la dato de la inaŭguro: 26 junio 2027; tio koincidas kun la komenca semajno de la unua semestro de Esplora Instituto de Esperantologio en la akademia jaro 2027/28, kies unua kurso disvolviĝos en SED, dum la postaj du en Svislando ĉe Kultura Centro Esperantista.
La komenca semajno kongruas kun tiu de Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazonta en Estonio 5-11 julio 2027, per la organizo de la ĵus fondita asocio “Estonaj Amikoj de Esperanto” (sub la gvido de sen. Kalle Vilbaste kaj s-ro Tõnu Hirsik), kiu petis la aliĝon al la Pakto.
La nova establo plenumas la kondiĉojn laŭ la Civitaj normoj, kaj la aliĝo povos situi en la tagordo de la Forumo, kunsidonta en Malago, 13 oktobro 2026 (tuj post la fermo de la 4a NaturAmika KulturSemajno).
En la protokolo de la fonda asembleo oni legas ke EAE aspiras aliĝi ankaŭ al Universala Esperanto-Asocio, sed pro nesufiĉa nombro da membroj ĝi ne rajtas ankoraŭ iĝi landa asocio.