Protesto (s)en fantazio ĉe la venecia bienalo 2015

HeKo 574 4-B, 10 maj 15

Umberto Mariani, kies “drapiritaj literoj” ornamis la kovrilojn de Literatura Foiro en 2013, informis pri la ĉeesto de pavilono pri paco en la ĉi-jara venecia bienalo de moderna arto. La pavilonon, asignitan al Kostariko, senarmea centramerika lando, projektis Mariani mem. Tio stimulis min viziti la bienalon, kie fakte la pavilono ne ekzistas, ĉar Kostariko retiriĝis.

Tio estas aparte bedaŭrinda, ĉar la bienalo temas pri la futuro, kaj necesus noto da espero en tiom da protestaj kaj angoraj ekspozicioj, malgraŭ esceptoj kiel sona prezento de la praamerikaj lingvoj, multe pli interesa por lingvisto ol por arta kritikisto.

Legu pli en Literatura Foiro

(Giorgio Silfer)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.